La anglaj disidentoj aŭ anglaj kontraŭuloj (angle: english dissenters) estis la kredantoj el variaj religiaj grupoj aŭ sektoj, kiuj disiĝis de la eklezio de Anglio. Ili kontraŭis iun ajn intermeton de la brita ŝtato en religiaj aferoj, kaj progrese fondis siajn proprajn komunumojn en la 16-a, 17-a kaj 18-a jarcentoj. Multaj el la disidentoj esperis novan, pli protestantan reformo] de la eklezio de Anglio, kaj senreviĝis pro tio, ke la anglaj reĝoj tute kontraŭe klopodis obteni pli grandan kontrolon super la anglikanan eklezion.
La disidentoj mallonge spertis triumfon sub la reĝado de Oliver Cromwell. Ili dividiĝis en multegaj branĉoj aŭ movadoj.